INVITILO AL PRELEGO EN LA VENEZUELA ESPERANTO-ASOCIO
Karaj geamikoj de la internacia lingvo esperanto:
Mi havas la plezuron inviti vin al mia prelego en esperanto la sabaton 9-an de aprilo, je la 4-a horo posttagmeze. La prelego temas pri
ĈU LA LINGVO ESPERANTO HAVAS KULTURON?
Preleganto: Johano Negrete
Se vi jam pasis kurson de esperanto aŭ; se vi jam komprenas sufiĉ;e de la lingvo (ne necese tute bone), aŭ; almenaŭ; komprenas iom, bonvolu veni al mia prelego. Memoru, ke ni organizas tiujn kulturajn eventojn por ke vi povu praktiki la lingvon kaj altigi vian nivelon. Tio estas nia intenco, ke vi havu la ŝancon praktiki kaj senti, ke vi povas utiligi la lingvon eĉ; por la filozofia pensado.
Bonvole kaj amike mi atendos vin,
Johano Negrete
Kontribuaĵo de 10 bolivaroj.
Venezuela Esperanto-Asocio kun plezuro invitas al ĉiuj niaj landaj ge-esperantistoj kaj amikoj de Esperanto al prelego "Ĉu kulturo de Esperanto?", la preleganto estos nia prezidanto Johano Negrete. Ĝi okazos en nia sidejo je la 26a de Marto 2011, je la 4a ptm. Eniro kostos 10 bolivaroj (pro kolekti mon-rimedojn).
Venezuela Esperanto-Asocio invitas al ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto en nia lando partopreni al: Zamenhofa Vespero.
Tago: 15a de Decembro 2010
Horo: 5a ptm.
Loko: La Casita del Ají Dulce, av. Las Acacias, inter la avenuo Libertador kaj la avenuo Andrès Bello, domo La Casita del Ají Dulce.
La Florida, Karakaso. Konsilo: iru ĝis La Previsora kaj trairu rekte al la avenuo Libertador.
Kontaktaj telefonoj: 0426.513.39.45 kaj 0412.736.31.48.
Aliĝo: 50,00 bolivaroj.
Ĉiuj pagos siajn proprajn elspezojn
Okazos Lotumado.
Per tio letero la estraro de nia Asocio alvokas al ĉiuj niaj asocianoj por partopreni en nia Jara Asembleo okazonta je la 29a de Januaro 2010, tiu ĉi organizaĵo devis okazi dum novembro sed pro administraciaj kialoj ni decidis prokrasti ĝin ĝis januaro.
Je la 3a horo ptm komencos ĝi, estas dankote alveni akurate.
Loko: Venezuela Esperanto-Asocio, Komerca Centro Los Chaguaramos, etaĝo 9a, oficejo 12a, inter la Avenuo Neverí kaj Avenuo Edison, Los Chaguaramos, municipo Libertador. Karakaso.
Celo estos:
Vortoj de la Prezidanto
Dono de la Financa Bilanco novembro 2009-2010
Agadresumo de la secretario
Agadpropono kaj kunsento de la administraciaj dokumentoj
Novaj kotizaj tarifoj
Post dudek jaroj oni denove kongresis en Kubo. De la 17a ĝis la 24-a de julio 2010, okazis en Havano la 95-a Universala Kongreso de Esperanto. Sub tropika suno proksimume milo da esperantistoj el 59 landoj ĝuis neforgeseble agrablan kaj varman kongreson. Feliĉe povis partopreni ĝin ankaŭ multaj kubanoj kaj pluraj latinoamerikanoj. La inaŭguro estis kiel kutime solena kaj daŭris ĝis tagmezo. Ĉeestis ĝin, krom kelkaj ambasadoroj, la vicministro pri kulturo, kiu komence salutis nin en bona Esperanto. Kongreson salutis ankaŭ landaj E-reprezentantoj.
Ĉiam tre aprezata estas la sabatvespera Movada Foiro dum kiu oni interkonatiĝas kaj informiĝas pri diversaj E-organizoj. La Kleriga Lundo kaj la Tago de la Lernejo ankaŭ altiras multajn interesulojn. Dum la kongresa semajno okazis seminarioj pri diversaj temoj kaj diskutrondoj, kunvenoj, fakaj kaj sciencaj prelegoj, komitatkunsidoj, esperantologia konferenco, IKU, AIS, danc- kaj lingvaj kursoj, oratora kaj belarta konkursoj, aŭtoraj duonhoroj, aŭkcio, artaj aranĝoj, kaj aliaj interesaj programeroj. Estis pritraktita la kongresa temo - “Interproksimigo de kulturoj”, kaj oni parolis pri lingva diverseco en Latinameriko. Prezento de Mez-Amerika kulturriĉeco de Gvatemalo kaj Meksiko estis akompanata per trafaj bildoj. Multnombraj prelegoj pri Kubo nin konatigis kun la geografio, la muzikiloj, la tradicia ĉemizo “gvajabero”, la sansistemo, la alfabetiga programo kaj kun aliaj kutimoj kaj belaĵoj por pli bona imago de la gastiganta lando.
La kongresa kuriero nomata “Havana Karavano” raportis pri ĵusaj okazintaĵoj, kunvenaj raportoj, atentigis nin pri certaj programeroj, diversaj anoncoj, aldonaj aliĝantoj ktp. Oni intervjuis plurajn geesperantistojn. Pri la evento ĉiutage raportis kuba televido kaj radio. Ankaŭ en gazetoj aperis artikoloj pri nia kongreso.
Kubaj esperantistoj havis ĉi-jare tre varman sezonon. Krom vere varmega vetero ili ŝvitis ankaŭ pro la organizado de kvar ĉefaj Esperanto-eventoj, kiuj tie okazis somere. En la bela feriejo “Canimao” proksime al la urbo Matanzas okazis porinstruista ILEI koferenco kaj seminario. Sekvan semajnon oni ĝuis la 95-an Universalan Kongreson en la ĉefurbo Havano kaj samtempe okazis, ankaŭ en Havano, la 41-a Infan-junula Kongreseto en hotelo “Acuario”. Lastan semajnon de julio la gejunuloj havis sian 66-an Junularan Kongreson en la bela ripozloko “Villa Trópico” en la regiono de Matanzas. Okazis ankaŭ antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj.
La eventoj malsimilis unu al la alia, sed pluraj aferoj estis komunaj: senproblema interkompreniĝo, plezuro lerni, interŝanĝi ideojn, spertojn, motivigo al poresperanta agado, ĝojo renkonti gekonatojn kaj krei novajn amikecojn.
Mia edzo Floreal kaj mi ĝuis tri el tiuj-ĉi eventoj. Mi povas nur pozitive paroli pri ili. La etoso estis gaja kiel la kubana popolo. La riĉ-enhavaj programeroj abundis en ĉiuj eventoj. Altkvalitaj prelegoj alportis pliajn sciojn. En intensaj kursoj oni plu lernis kaj vesperaj artaj programeroj pliriĉigis nian kulturan horizonton. Kongresaj ekskursoj gvidis nin al interesaj kaj admirinde belaj lokoj de Kubo.
Ni havas belajn rememorojn kaj pozitivajn impresojn de tiuj-ĉi internaciaj renkontiĝoj. Kubo postlasis en ni deziron de baldaŭa reveno.
Liba Gabalda
Gekaraj listanoj
Jam pasis multe da tempo de nia lasta kontakto pere de tiu chi listo. Bone reaktivi la kontakton inter esperantistoj de venezuelo. Ankoraŭ la listo devas esti pli ampleksa, kun pli da membroj, ĉar ekzistas kelkaj pli esperantistoj en venezuelo, kiuj ne partoprenas en la listo. Aliflanke, perdinte mian harddiskon, mi perdis ankau mian retadresaron, kiun iom post iom mi devas rekonstrui.
Vi ĉiuj scias, ke mi estas (nevolonte) la Prezidento de AVE, ĉar lastjare mortis (aŭ pli bone diri estis mortigita) nia Prezidento Jorge Mosonyi. De tiam mi devis eniri la Prezidentan postenon en AVE, kie abundas bezonaĵoj precipe dum la lasta jaro, kaj malabundas la hompovo. Mi multe ŝatus ricevi iu ajn proponon au proponeton de la membraro de tiu ĉi listo, de vi esperantistoj el diversaj partoj de la lando por stimuli nian Asocion, jam en kritika periodo pro manko de asocianoj kaj ekonomika kontribuo. Mi sentas, ke gejunuloj ne n e alvenas nian Asocion, kaj aliaj plejkreskulaj esperantistoj ekster Karakaso ne kontribuas sufiĉe al la zorgado de nia unika Asocio en Venezuelo. Do, urĝas, ke pli junaj personoj alvenu al la movado, kaj aliaj alportu projektojn por nia Asocio. Ni estas malmultaj ĉi tie en Karakaso, kaj mia aĝo jam limigas miajn movojn kaj eĉ mi ne scias ĝis kiam mi povos instrui en la universitato. Se vi povos kontribui
ekonomike aŭ per ia ajn maniero, ni multe kontentos ĉi tie en Karakaso.
Almenau dummomente gravas, ke ni vivligu nian liston, kaj ke ni povus instrui en iu ajn parto de la lando, ege bone, kaj se ne, alporti novajhojn, artikolojn, leterojn au proponojn chu por nia listo aŭ ĉu por niaj publikaĵoj, kiuj ekzistas rete kaj skribe.
Venezuela Esperanto-Asocio malfermos Bazan Kurson de Esperanto en nia sidejo.
Malferma tago: 3a de Novembro 2010
Horo: 6:00 ptm ĝis la 7:30 ptm
Daŭro: 30 horoj
Kosto: 300 bolivaroj
Lernolibro: Esperanto: Idioma Internacional de Miguel Gutiérrez Adúriz
Instruisto: Ricardo Coutinho
Kontakto:
![]()
La eldonejo El Perro y la Rana eldonis la libron "Eta Selektaĵo de Verkoj de Simón Bolívar", ĝi estas dulingva verko (hispana kaj esperanta) kaj estis tradukita de Andrés Turrisi, Jorge kaj Esteban Mosonyi. Baldaŭ Venezuela Esperanto-Asocio akodigos kun UEA manieron por esti aĉetebla en la esperanta medio.
Simón Bolívar estas la Liberiginto de Kolombio, Panamamo, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj Venezuelo: lia verkoj tradukitaj en tiu ĉi libro estas: Letero de Kartageno, Diskurso de Angosturo, Letero de Jamaiko kaj Deliro de Ĉimborazo.
La Centro de Studoj Rómulo Gallegos (CEALARG) omaĝos al profesoro Jorge Mosonyi post lia tragika morto je la 26a de aŭgusto 2009. Okazos tiu ĉi evento je la 23 de Oktobro 2009 en Centro de la Diversidad Cultural de los Rosales, calle Las Américas, Karakaso, Venezuelo.
Alia evento estas "Omaĝo al Jorge Mosonyi kaj prezento de la Eta Selektaĵo de Verkoj de Simón Bolívar", tiu ĉi omaĝo okazos en la Interncia Ferio de la Libroj Venezuelaj, en la Parko Los Caobos, je la 16 de novembro 2009, 6:00 ptm.
La Ĝenerala Asembleo de Venezuela Esperanto-Asocio okazis je 21a de novembro 2009.
Ni aprobis la sekvantajn punktojn:
Jara Agadinformo
Ekonomia Bilanco
Ekonomia Informo
Nova Estaro:
Prezidanto: Juan Negrete
Vic-Prezidanto: Juan Miranda
Sekretario: Ricardo Coutinho
Kasistino: Elizabeth Gazón de Miranda
Aldelegito pri Instruo: Silvana Messori
Aldelegito pri Konferenco kaj Interinstituciaj Rilatoj: Esteban Emilio Mosonyi
Aldelegito pri Biblioteko: Aquiles Rivas
Aldelegito pri Publikaĵoj: Nancy Aquino.
Kotizoj:
Aktiva membro: 300 bolivaroj jare.
Simpatiana membro: 180 bolivaroj jare.
Alia speciala monpago aplikata al aktivaj membroj: 50 bolivaroj monate.
Laŭ la informoj prezentitaj al la Asembleo, special la ecokomia bilanco (la plej klariga kaj precisa de la lastaj estraroj) la organizaĵo suferis monperdon kalkulita je 2.000 bolivaroj. Pro tio ni devigis multobligis la kvantosumon, ŝanĝi la nomon de la "libervola pago ĉiumonata" al "speciala monpago ĉiumonata" por esti pli konscia kontribuo, kaj ankaŭ hodiaŭ estas pliurĝe pliigi la membrecon de nia Asocio.